Aŭtoro: Sándor Petőfitraduko de: Kálmán Kalocsay

Tri birdoj

Estas tri birdoj, kiujn amas mi;
mi kantos nun pri tiuj birdoj tri.
Se tiel bele sonus voĉo kanta,
kiel mi estas ilin tre amanta,
kaj kiom ili da feliĉo, ĝojoj
al mi jam donis je tre multaj fojoj.

L' unua birdo: la paru' gracia,
ne ĝenas ĝin eĉ vintro plej glacia,
tra l' sekaj branĉoj saltas li gajkore,
kiel la papilio flor-al-flore.
Kiel infano, ĝi senzorge saltas,
venas kaj iras, por moment' ne haltas,
rigard' apenaŭ povas sekvi ĝin...
Jen via bonhumoro, amatin'.

La dua birdo — najtingalo kara.
Ĝi nestas kaŝe en krepusk' branĉara,
neniun vidas, estas nevidebla,
por ĝi la tuta mond': ĉi nesto febla.
Tie ĝi kantas, kaj se l' kant' ektremas,
jen, ĉian bruon la vesper' subpremas,
ke ĝi senĝene kantu, kantu trile,
plezuru tero kaj ĉiel' jubile,
plezuru per ĉi dolĉa kant', kiela
nin trafas nur en nia sonĝ' plej bela,
kaj kies ĉiu voĉ' en tombon fermas
unu doloron, unu ĝojon ĝermas,
ĉar ĉiu - sankta am' de arda sin'...
Jen estas via koro, amatin'.

La tria birdo estas aglo juna.
Aŭdaca estas ĝia flug' alsuna.
Kun fulmoj loĝas li en hejmo sama,
rigardon sendas ĝis la suno flama.
Dum ventsilento kuŝas ĝi ripoze,
sed se tempesto hurlas furioze,
vekiĝas ĝi el sia dormsilento,
kaj ĵetas sin en brakojn de la vento.
Kiel rajdanto sur ĉeval' senbrida,
en flug' aŭdaca kaj terurrapida
per uragan' ĝi lasas porti sin...
Jen 'stas animo via, amatin'.

Infan-humor', virina kor' kaj vira
animo, - ho fabela kaj admira
virino! Vere, jam ne scias mi,
ĉu mi vin amas aŭ admiras pli.